Jarfina FESTego + novjara Gresilvestra FESTeno

Jarfina FESTego kun novjara Silvestra FESTeno "Gresilvestra"

  • NB : staĝo nuligita pro malpermeso okazigi publikajn eventoj pro kronviruso
  • Alveno ekde lundo, la 28a de decembro 2020, posttagmeze
  • Foriro je sabato, 2a de januaro 2021, posttagmeze
  • Partoprenantoj :

Bert & Jannick, Catherine, Claudie & Robert, Liba & Floréal,
Nathalie & François, René, Xavier kun Mathilde ...


Programo daŭre konstruota laŭ la aliĝoj

  • Distraĵoj
    • popoldanco, linidancoj - {}
    • Luphomoj (fama grupa paroliga ludo)
    • Edifa kurso de ideograma skribo Bliss - Bert
    • Konkurso pri ŝercoj en Esperanto, preparu viajn !
  • Prelegoj
    • Fotoprelego pri fremdaj landoj
    • Kiel varbi por Esperanto per politiko - Bert
    • Prezento de la nuna situacio de la Kulturdomo Greziljono - François
    • Malnova filmo pri Greziljono - Jannick
  • Lingva kleriĝo
    • Paroliga Esperanto-kurso kaj lingvaj respondoj - François
    • Skrablo kun Esperanto-vortaro (lerni, ludi, konkursi) - Bert, François
    • Oratora legado de noveloj - Bert
    • Biblioteko kaj libroservo je via dispono
  • Korpa moviĝo
    • Ekskurso al kasteloj kaj urboj de rivero Loire - mardon kaj merkredon
    • Fajro ĉe la lageto por bruligi branĉrestojn - René
    • Tablotenisa konkurso sub la hangaro
    • Jogo por komencantoj (kunportu elastan sportvestaĵon) - Bert
    • Promenado en nia arbaro kaj sur la verda vojo - Jannick
    • Saŭnado en la naĝejo de Beaufort - (se funkcias
  • Por infanoj
    • Lanĉado de flugantaj lanternoj dum la malhelo
    • Desegni fantom-maskojn (akvokoloroj, feltokrajonoj)
  • Vesperoj :
    • Interkona vespero (sabate)
    • Komuna kantado (kunportu kantaron)
    • Luda vespero (societaj ludoj sur pluraj tabloj)
    • Internacia vespero kun viaj artaj kontribuoj
  • Silvestra Nokto (marde) kaj NovJaro
    • Preparo de la salonoj (kunportu ornamaĵojn)
    • Longa festeno (vidu menuon malsupre)
    • Kostum-balo -> kunportu maskon kaj/aŭ vian plej belan kaj plej gajan kostumon
    • Ĉampano noktomeze por bonvenigi la novan jaron
    • Dormado ĝis kiam vi volas
    • Novjara promenado tra la kastela parko aŭ laŭ la verda vojo

Silvestra Festeno : la 31an de decembro vespere menuo el pasintaj jaroj

  • aperitivo
    • reĝa kiro (ŝaŭmvino kun likvoro el nigra ribo aŭ persiko), koktelo senalkohola
    • gratenita bastonpano farĉita per kaprina fromaĝo kaj ŝinko
  • antaŭmanĝo
    • poteto de mara trio (salmo, salikoko kaj lojto)
    • blanka vino Anĵua, vinbersuko blanka
  • normanda truo por apetitigi
    • pomglaciaĵo surverŝita de pirbrando, pirsuko
  • ĉefa plado
    • brustaĵo de grasanaso sur lito de maronoj
    • ŝinkofasko el fazeoloj, grateno el terpomoj laŭ daŭfinata maniero
    • ruĝa vino Anĵua, oranĝa suko
  • postmanĝo
    • pleto da fromaĝoj kaj ĝiaj verdaĵoj
    • ruĝa vino, ruĝa vinbersuko
  • deserto
    • Jul-ŝtipoj, ĉokolada ŝaŭmo
    • dolĉa vino Coteaux-du-Layon, suko multvitamina
  • pour ĉion digesti
    • kafo kun konjako aŭ menta likvoro

2019
2014 2012 (Joël)
2011 2010