SOMERAS, Eo-studsemajno (2016-aŭg-06/13/15)

SOMERAS, la Esperanto-studad-semajno
5 Esperanto-kursoj kaj interesaj aktivaĵoj
de sabato, 6-a de aŭgusto, posttagmeze ĝis sabato, 13-a de aŭgusto 2016, tagmeze
opcie :
Tuttaga ekskurso, dimanĉon, 14-an de aŭgusto 2016
read in English

ENHAVO
 
  • KURSOJ
    • A1/A2 Marion Quenut (Okcitanujo) « Ni kuneku ! »
    • B1 Christophe Chazarein (Francujo) « Trans la sojlon de la lingvo »
    • B1+ Przemek Wierzbowski (Polujo) « La Bjalistoka Metodo »
    • B2 Tim Morley (Britujo) « Paroligo kaj Polurigo »
    • C1 Mikaelo Bronŝtejn (Rusujo) « Impulso »
    • NB : Christophe centralizas la lernantojn kaj taksas ilian nivelon antaŭ la staĝo per skriba kaj parola testo. Marion kaj Christophe venas instrui nur se la nombro de lernantoj necesigas tion.
  • PLIAJ AKTIVAĴOJ
    • Kantateliero kun Ĵomart kaj Nataŝa
    • Aktiveco por senstreĉiĝo : Jogo kun Marie Savary
    • Koncerto de Mikaelo Bronŝtejn kun versoj kaj historietoj lunde 20h30
    • Koncerto de Ĵomart kaj Nataŝa merkrede 20h30 ...
    • Konferencoj pri diversaj temoj (E-movado, historio kaj politiko, Eroŝenko, rusaj verkistoj kaj poetoj, Eo kaj ekologio ...)
    • Ateliero pri poŝtarto kun Wolfgang Guenther
    • Malkovro de la regiono posttagmeze, turisma vizito ĉirkaŭ Baugé
    • Libroservo surloke, vidi la liston, kun Dominique Baron
  • OPCIO : Tuttaga ekskurso al la fama Luar-valo, al Amboise kaj Chenonceau laŭ tiu horaro dimanĉe, aldona tranokto kaj foriro de Greziljono lunde matene, la 15-an de aŭgusto 2016.

     

     

     

KURSO C1 « Impulso »
 
Mikaelo BRONŜTEJN el la rusa urbo Tiĥvin estas esperantisto ekde 1962, mondfama tradukisto, verkisto, poeto, bardo, kantisto. Li verkis kaj tradukis dudekon da libroj, kelkcent poemojn kaj kantojn. Li estis iam prezidanto de Sovetia Esperantista Junulara Movado kaj gvidis la artajn programojn en UK-oj. La lastajn jarojn Mikaelo regule turneas en Eŭropo kun kultur-historiaj prelegoj kaj koncertoj. Li havas grandan sperton pri instruado de Esperanto, speciale por lingvaj perfektemuloj kaj tradukistaj kursoj kun diverslingva partoprenantaro.
 
Pri la kurso : Helpe de mia fabelo Pri Diko, Dinjo kaj aliaj estaĵoj kaj kelkaj kantoj ni aliros gramatikaĵojn, bezonatajn por la nivelo C1. Ni legu kaj parolu. Ni diskutu pri la principo de sufiĉo kaj neceso, difinita artikolo, akuzativo, participoj, aspektoj de la verbo ktp. Ni kantu kune. Ni provu verki. Ĉio-ĉi donu al vi impulson por profundiĝo en Esperanton.

KURSO B2 « Paroligo kaj Polurigo »
 
Tim MORLEY estas brita esperantisto loĝanta en Kembriĝo en Britio, kiu eklernis Esperanton en Bretonio (Francio) en 2001. Iama komputila programisto, dum pli ol 15 jaroj li instruas Esperanton, la anglan kaj francan al infanoj kaj plenkreskuloj. Li famiĝis kiel kreinto de esperantlingvaj versioj de pluraj komputilaj projektoj, ekz. OpenOffice.org kaj aktivis kiel vikipediisto, sed nun verŝajne estas pli konata pro sia TEDx-prelego pri la instruado de Esperanto en britaj ŝtataj lernejoj.
 
Pri la kurso : Se vi jam pli-malpli konas la gramatikon sed volas pli flue paroli, grandigi vian vortostokon kaj eventuale korekti kelkajn gramatikajn tiklaĵojn, jen la kurso por vi. Tim proponas viglan, paroligan kurson kun ekzercoj, ludoj, kaj multe da diskutado.

KURSO B1+ « La Bjalistoka Metodo »
 
Przemek WIERZBOWSKI studis juron en la Universitato de Bjalistoko, laboris ĝis junio 2008 en la Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo kadre de Eŭropa Volontula Servo, en 2008 kaj 2009 en la Bjalistoka urbodomo por organizi la 94-an UK-on. Li trapasis la KER-ekzamenon je la nivelo C1 kaj partoprenis unujaran instruistan trejnadon de UAM-ILEI en Poznano. En 2012-2013, li laboris en Centro de Esperanto kaj Interkulturo en Sicilio kaj instruis en lernejoj. Nun grandan parton de lia vivo okupas la Bjalistoka Esperanto-Societo, en kiu li inter alie instruas Esperanton.
 
Pri la kurso : Przemek instruas Esperanton jam plurajn jarojn kadre de la loka esperanto-societo, de la komunuma Kultur-Centro Zamenhof, kaj de pluraj internaciaj aranĝoj en Slovakio (SES).

KURSO B1 « Trans la sojlon de la lingvo »
 
Christophe CHAZAREIN estas aktivulo en Esperanto-Kulturcentro de Tuluzo. Li instruas Esperanton de 2006. En 2009, li aktivis unu jaron en Białystok kiel eŭropa volontulo, kaj partoprenis trejnadon pri Esperanto­instruado en la universitato de Poznano. De 2011, instruado – de Esperanto kaj de la okcitana lingvo – estas lia ĉefa okupiĝo. En 2014, li kreis « Ins’eo », asocion kiu celas favori pli modernajn pedagogiajn praktikojn, kaj helpi la profesiiĝon de Esperanto­instruado.
 
Pri la kurso : Lerni lingvon estas multe pli ol asimili gramatikajn regulojn kaj vortostokon. Lerni lingvon estas disvolvi sian kapablon komuniki – tio estas aŭskulti, legi, skribi ... kaj paroli ! Se vi havas bazojn en Esperanto, sed sentas vin tro limita, kaj volas doni al vi la rimedojn utiligi ĝin ĉe Interreto aŭ vojaĝante, en kongresoj, ĉe esperantistoj, do ĉi tiu kurso estas por vi.

KURSO A1/A2 « Ni kuneku ! »
 
Marion QUENUT estas lingvo­trejnisto kaj instruas la okcitanan en Tuluzo de 2011. Pro pasio pri lingvoj (ŝi scias ok), ŝi kreis kaj administras de 2006 la retpaĝaron toulangues.org, tuluza portalo pri la lingvoj de la mondo. Ŝi komencis sian lernadon de Esperanto en 2006 per staĝo kun Esperanto­Kultur­Centro de Tuluzo. De tiam, ŝi regule gvidas staĝojn kaj kursojn por tiu asocio. Ŝi akiris C1-­atestilon en Esperanto.
 
Pri la kurso : Ĉi tiu kurso havos kiel akson la parolan komunikadon jam de la komenco, sed ĉiuj kompetentoj de la KER estos prilaborataj dum la semajno, interalie per ludaj kaj teatrecaj aktivigoj.

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • Ĉioinkluziva prezo por la restado dum 7 tagoj, inkluzivante la tranoktojn, manĝojn, kursojn, aktivaĵojn :
    • por ĉambro kun 1 lito : 420 € (+130 €*)
    • por ĉambro kun 2 litoj : 329 € (+105 €*)
    • por ĉambro kun 3 ĝis 5 litoj : 294 € (+95 €*)
    • por ĉambro kun 3 ĝis 5 litoj ĝis 26 jaroj : 179 € (+73 €*)
    • por kampadejo en propra tendo : 252 € (+83 €*)
    • por kampadejo en propra tendo ĝis 26 jaroj : 137 € (+65 €*)
    • NB* : La prezo inter parentezoj estas la krompago por la tuttaga ekskurso dimanĉe, plia tranokto kaj foriro lunde matene, 15-a de aŭgusto 2016.
  • Klaku ĉi tien por aliĝi.
  • Redukto de 5% validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ komenco.
  • Por alia tarifo (malpli ol 7 tagoj, neniu manĝo, ktp.), bv. kontakti nin.

Teamo  : Jannick Huet, Isabelle Nicolas, Frédéric Lahier


Aliĝintoj  : Astrid, Benoit, Bernard & Muriel, Camille, Charlotte & Wolfgang, Christian, Christophe, Claude, Dominique, Emmanuel, Gerhard, Jan, Jannick, Jean-Charles, Isabelle, Jean-Charles, Joost, Josu, Ĵomart & Nataŝa, Karlo & Lala, Kathryn, Lennart, Marion, Michel & Annette, Mikaelo, Mike, Nadine, Nathalie, Noëmie, Przemek, Régine, Robert, Tim, Trezoro, Ursula & Hans Georg, Victor ...

Infanoj-junuloj kun aĝo  : Suno 15, Lina 4

Loĝlokoj de la partoprenantoj  : CN-744300 Pingliang, DE-34128 Kassel, 34130 Kassel, 64283 Darmstadt, 72070 Tübingen, 71701 Schwieberdingen, GB-CB13ST Cambridge, HG13DF Harrogate, PL15EP Plymouth, IT-10135 Torino, MG-101 Antananarivo, NL-3522HK Utrecht, PL-15-446 Białystok, RU-187556 Tiĥvin ; SE-11130 Stockholm, 68096 Lesjöfors ; SF-28430 Pori, US-14883 Spencer NY ; Euskal Herria ; FR : 07000 Pranles, 30900 Nîmes, 31100 Toulouse, 31190 Auterive, 35510 Cesson-Sévigné, 37140 Ingrandes de Touraine, 37700 St Pierre des Corps, 38960 St Etienne de Crossey, 44300 Nantes, 49260 Le Coudray-Macouard, 50000 Saint Lô, 67118 Geispolsheim, 68200 Mulhouse, 71701 Schwieberdingen, 75018 Paris, 79140 Cerizay ...

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie



vidi televidan filmeton