Disvolviĝo - Kulturdomo de Esperanto - Kastelo Greziljono
Disvolviĝo     ĝisdatigo : 2009-06-14

Somera Esperanto-programo

Somera programo estas organizata en julio kaj aŭgusto, kutime dividita en pluraj semajnoj, ekde sabato. La programo kutime enhavas Esperanto-kursojn en tri gradoj (komencantoj, meza nivelo, konfirmitoj) kaj aliajn aktivaĵojn : prelego, spektaklo, kulturo kaj arto (teatro, kantado, pentrado, dancado, poezio, filmo), mana ateliero (libro-bindado, masaĝo, astronomio...), sporto (tabloteniso, flugpilko...), ludo (societa tabloludo, ŝako...), malkovro de la regiono (urbo Baugé, ĝia bazaro, glob-ludo Boule de fort, Luar-kasteloj...)

Disvolviĝo de restado

Akcepto : sabaton posttagmeze

Komenco de le restado : sabaton vespere
Komenco de la kursoj : dimanĉon matene

Dum la semajno (horaro adaptebla) :

  • 7h : matena sporto, promenado aŭ revado en lito
  • 8h : matenmanĝo
  • 9h-10h30 : Esperanto-kursoj en pluraj niveloj
  • paŭzo en nia trinkejo aŭ promenadeto
  • 11h-12h15 : Esperanto-kursoj
  • 12h30 : tagmanĝo
  • 14h-16h00/16h30 : aktivaĵoj kaj atelieroj laŭ la semajno
  • 17h-18h30 : kursoj de Esperanto kun paŭzeto
  • 19h : vespermanĝo
  • 20h30 : vespera animadoj laŭ la semajno
  • duona aŭ tuta tago : loka turismo, ekskurso

Fino de la kursoj : vendredon vespere
Fino de la restado : sabaton tagmeze (manĝado opcie)

Tranoktado

22 gastoĉambroj kun 50 litoj nun disponeblas en la kastelo :

  • 7 ĉambroj kun 1 lito : n-roj 10 ĝis 14, 16, 20
  • 5 ĉambroj kun 2 litoj (aŭ 1 duobla lito) : n-roj 5, 6, 17, 18, 19
  • 4 ĉambroj kun 3 litoj (aŭ 1 simpla kaj 1 duobla litoj) : n-roj 7, 8, 15, 34
  • 1 ĉambro kun 4 litoj (aŭ 2 simplaj kaj 1 duobla litoj) : n-roj 4
  • 1 ĉambro kun 4 aŭ 5 litoj (simplaj kaj duetaĝaj) : n-roj 3
  • 1 ĉambraro kun 5 litoj (aŭ 3 simplaj kaj 1 duobla litoj) : n-ro 36
  • 2 dormejoj kun 6 ĝis 8 litoj (simplaj kaj duetaĝaj) : ĉambroj n-roj 1, 9

En ĉiu gastoĉambro troviĝas lavkuvo, en iuj ĉambroj bideo.
Troviĝas 2 duŝejoj kaj 2 necesejoj en la koridoro inter la ĉambroj kaj duŝejo en la ĉambroj n-roj 1 kaj 36.
Certaj ĉambroj kun 1 lito rezervatas por instruantoj.
Vidu fotojn de la gastoĉambroj.

Tendumantoj povas starigi siajn tendojn kaj loĝveturilojn sur grandan herbejon.
Apud la tendejo troviĝas konstruaĵo kun 2 lavkuvoj, 2 duŝejoj kaj 2 necesejoj.

Programo, tarifoj, aliĝilo

- La aktualan programon vidu en la rubriko Somera programo.
- La tarifojn de la jaro (kurso, manĝo, tranokto ktp.) legu en la rubriko Tarifoj.
- La aliĝilon, retan kaj paperan trovu en la rubriko Aliĝilo.