Jarfina FESTego kun Silvestra FESTeno 2012


Jarfina FESTEego kun novjara Silvestra FESTeno
Temeto : La mondo-fino en decembro 2012 laŭ la Majaa kalendaro  ;-)

 Alveno ekde vendredo, la 28a de decembro 2012, posttagmeze
 Foriro ĝis merkredo, 2a de januaro 2013, posttagmeze

 Vidi : programonfesten-menuonfoton de maskofesto kaj salutkartoaliĝilon
 Legi opiniojn de partoprenintoj, rigardi fotojn el
2012 - 2012’ - 2011 - 2010,
aŭskulti ’La Virabela Bluso’. informas La Ondo


  • Prezoj
    • Tuta restado de la 28a de decembro ĝis la 2a de januaro : 200 - 400 €
    • Reduktita ĉioinkluziva prezo valida ĝis la 2a de decembro 2012
    • Silvestra (Novjara) festeno (inkl. vinoj) kaj masko-balo (sen tranokto) : 40 €
    • Alia periodo : laŭ la tarifoj + festena suplemento 25 €
  • Por aliĝi, klaki ĉi tien. Atendu nian konfirmon pri disponeblo de la petita ĉambro.


Aliĝis (2012 : 25 ; 2011 : 33 ; 2010 : 23)
 ... Eŭropo  : Anne-Emilie, Chantal, François, Frédéric, Ite & Alex, Kévin, Michele, Michelle Patrice & Patrycja, Paulo & Diemante, Pjer & Katrin, Rose & Cyrille, Ŝtonĉjo & Libnjo, Sunjo & Ronan
 ... Infanoj kun aĝo  : Maceo 11, Saskai 9, Louise 8, Clément 5 ...
 ... Mondo  : Ganbat, Ganbaatar & Bolorchimeg, Lubov, Mohamed, Salehe Abdallah & Iddi, Sekou, ...

Loĝlokoj de la partoprenantoj (kontaktu nin pri kuna veturado) : ...
 BE-1000 Bruselo, BE-2600 Antwerpen-Berchem, DZ-48000 Relizane, ML-2382 Bamako, MN-15160 Ulaanbaatar, RU-153038 Ivanovo, TZ-Daressalaam FR : 29100 Le Juch, 31400 Toulouse, 35580 Guichen, 44600 St Nazaire, 44700 Orvault, 59210 Coudekerque-Branche, 75012+75019 Paris, 76000 Rouen, 87800 Jourgnac, 91120 Palaiseau, 93300 Aubervilliers, 95330 Domont ...

 Kunportu : Muzikilon, kantaron, E-vortaron, varman pulovron kaj piĵamon kaze de arkta frosto.
...


  • Programo (provizora, atendanta viajn proponojn !)
  • Distraĵoj
    • Ateliero pri grafika esprimado por ĉiuj (Michele)
    • Konkurso pri ŝercoj en Esperanto, preparu viajn !
    • Ateliero de Julkantoj plurlingvaj (Chantal)
    • Luphomoj (fama grupa paroliga ludo)
  • Prelegoj
    • Alimondanoj, reta prelego, rekte el Kipro (Robert)
    • Du bicikloj je la horizonto, fotoj kaj rakontoj pri mondvojaĝo (Rose & Cyrille, projekciilo)
    • Unua Libro, Fundamento, Bona Lingvo, ĝiaj ideoj, izolaj lingvoj... prelego kun diskutoj pri konsekvencoj en instruado kaj vortfarado (Pjer)
    • La Esperanto-ekzameno (François)
    • Franca Signolingvo, komunikado kun surduloj kaj aliaj handikapoj (Ana)
  • Lingva kleriĝo
    • Kurso por komencantoj/komencintoj (Kévin)
    • Skrablo kun Esperanto-vortaro
    • Biblioteko kaj libroservo je via dispono
  • Korpa moviĝo
    • natur-instru-pado tra la parko kaj arbaro de Greziljono
    • Tablotenisa konkurso (sub la hangaro)
    • Vizito al la loka bazaro en Baugé
    • Vizito de la Vera Kruco de Anĵuo kaj la urbo Baugé
  • Por infanoj
    • Desegni fantom-maskojn (akvokoloroj, feltokrajonoj)
  • Vesperoj :
    • Interkona vespero (vendrede)
    • Internacia vespero kun viaj artaj kontribuoj
    • Luda vespero (societaj ludoj sur pluraj tabloj)
  • Silvestra Nokto (sabate) kaj NovJaro
    • Preparo de la salonoj (kunportu ornamaĵojn)
    • Longa festeno (vidu menuon malsupre)
    • Silvestra balo (ali-vestu vin per masko kaj kostumo, kiel fantomo aŭ feino)
    • Ĉampano noktomeze por bonvenigi la novan jaron
    • Dormado ĝis kiam vi volas
    • Longa matena brunĉo kun kafo, teo kaj babilado
    • Novjara promenado tra la kastela parko


  • Silvestra festeno 2012
  • aperitivo
    • reĝa kiro (ŝaŭmvino kun likvoro el nigra ribo aŭ persiko) kaj punĉo
    • koktelo senalkohola (trikolora suko kun sukera rando)
    • bufedo da glasetoj (verrines) kaj toastoj
  • antaŭmanĝo
    • salmo fumaĵita, terakota bakaĵo el ruĝroza lento kun ĉampinjonoj kaj silkeca tofuo
    • blanka vino ’Anjou’ el ’Château Soucherie’,
    • pomsuko kaj vinbersuko
  • normanda truo por digesti kaj apetitigi
    • pomglaciaĵo surverŝita de pom-pirbrando ’Calvados’
  • ĉefa plado
    • stufaĵo de apro kun terpomoj laŭ daŭfinata maniero, burĝonbrasiko
    • ruĝa vino ’Anjou’ el ’Château de Breuil’, oranĝa suko
  • pleto da fromaĝoj kun salato kaj ruĝa vino
  • bufedo da desertoj
    • ĉokolada ŝaŭmo, ĉokolada ŝaŭmo vegana
    • citron-merringo (murb-kukoj)
    • kuko el 3 ĉokoladoj
    • glaciaĵa ŝtipo
    • kuketoj kun ĉokolatpecetoj (cookies), kuketoj veganaj
    • krustokuko kun pomoj
    • ĉampanjo

Foto de la maskofesto 2012 kaj bondezirkarto 2013

Opinioj de partoprenantoj 2012 :
Mi vizitis kaj partoprenis unuafoje Grezijonan aranĝon kaj la sperto estis tre agrabla. La etoso aparte plaĉis. Laŭeble mi revenos printempe au somere.
Paŭlo
Ni travivis bonegan silvestran festenon en Greziljono : amika etoso, bonega festmanĝo (ni gratulas la kuiriston). La infanoj ankaŭ tre bone pasigis la tempon kaj estis malĝojaj kiam ni devis forlasi la kastelon.
Ĝis, Patrycja kaj Patrice
Estis la dua fojo ke mi partoprenis en la Novjara Festo en Gresillon. Tre amika okazo de kunigi diversajn homojn, paroli kaj festi la Novjaron 2013. Vivi en la kastelo sajnas sentempa momento. Dankon al la kuiristo, ni bonege manĝis – mi ne forgesu la aliajn membrojn kiuj ebligis la okazon, ili ĉiam estis bonhumoraj.
Mi esperas alveni por la kurso en Aprilo. Chantal