Alternativa verda semajno (2012-jul-28/aŭg-04)

Alternativa semajno kun verd-politika seminario
de sabato, 28-a de julio ĝis sabato, 4-a de aŭgusto 2012

Eko-turismo, prelegoj & diskutoj pri ekologiaj & ekonomiaj temoj, tradukado, E-kurso.
Por vegetaranoj & bestoprotektantoj, ekologio-movadanoj, piratoj & verduloj, ekonomiko-alternativuloj (Attac & Okupaciu), migrantoj & biciklantoj eko-turismemaj, naturistoj & tendumantoj

ENHAVO

  • Programo kun detala horaro .....
  • SEMINARIO
    • Manfred Westermayer (Germanujo) 3 kontribuoj pri Verdaj Partioj, plastaĵoj kaj atomenergio
    • Michael Leibman (Francujo) Prelegserio pri ekonomiaj krizoj kaj transiro al daŭrigebla evoluo
    • Ŝtonĉjo (Pierre Soubourou) (Francujo) Veg(etar)anismo
    • Marco van Hulten (Nederlando) Piratpartio kaj monda demokratio, oceanografio kaj klimatologio
    • Emmanuel Debanne (Francujo) La partio Eŭropo Demokratio Esperanto
    • Marie-Thérèse Lloancy (Francujo) Urboj por ŝanĝi la mondon
    • Daniel Durand (Francujo) Kiu espero en Ruando kaj orienta Kongio ? (lumbilda atesto)
  • KURSOJ
  • AKTIVAĴOJ
    • Provizore (Francujo) Eko-turismo : biciklaj kaj piedaj promenoj en la ĉirkaŭaĵo
    • Nina Korĵenevskaja (Rusujo) Teatraĵoj kaj skeĉoj por komencantoj kaj spertuloj
    • Jean-Luc Kristos (Francujo) Kantu ni ! Dancu ni ! (du apartaj aktivaĵoj)
    • AVE : Ekologia Glosaro - kolekto kaj diskuto de novaj E-terminoj

Seminario : 3 VERDAJ KONTRIBUOJ

  • D-ro Manfred Westermayer kreskis en bieneta familio, ĉiam interesiĝis pri ekologiaj temoj, kemiisto pri molekula spektroskopio, nun 65-jara, ovo-lakto-vegetarano, edzo, patro kaj avo, aktivas en la germana partio Verduloj kaj ekde 1991 kiel sekretario de AVE, Verduloj E-istaj. Li parolos pri tri temoj :
  1. Konciza raporto pri la agado de esperantistoj ene de la eŭropaj Verdaj Partioj ekde 1984 (15 min).
  2. Plastaĵoj, videblaj kaj nevideblaj danĝeroj. (bild-prelego, ĉ. 30 min + diskuto) : Plastaĵoj ne nur utilas. La problemo estas sur videbla kaj nevidebla niveloj. Post la uzado ĝi iĝas rubaĵo : plastaĵo trovis sian vojon en riveron, lagon aŭ maron. Plastaĵoj kutime enhavas kemiaĵojn por plibonigi iliajn ecojn : moligenzoj, flamiĝ-reduktenzoj, surfacaĵoj. Tiaj povas eniri en la organismojn, eĉ en la homan. Ni vidos la diversajn "krom"-efikojn.
  3. Dek argumentoj kontraŭ la atomenergio (30 min) : Ne nur la eksplodo de atomreaktoroj aŭ atombomboj kaŭzas malsanojn. Ni vidos la gamon da riskoj kaj okazantaj damaĝoj survoje je la nuklea aventuro. Uranio, radioaktivaj isotopoj, leŭkemio de infanoj, radioaktiva rubaĵo, nesekura stokado, tio ne estas ĉio.

Seminario : KRIZOJ KAJ SOLVOJ

  • Michael Leibman naskiĝis apud Nov-Jorko en 1951, edukiĝis en Francio kaj Usono, diplomiĝis pri ekonomio kaj komputado, laboris kiel komputisto kaj komercisto, instruas la anglan en franca mezlernejo. Li politike aktivas de 1972 kaj daŭre interesiĝas pri alternativaj ekonomiaj modeloj.
  • La sinsekvo de ekonomiaj krizoj ekde 2008 kun larĝa maldungado kaj la mal-kapableco de la registaroj repreni kontrolon, sugestas la neceson ekmarŝi sur tute novaj ekonomiaj vojoj. Nia ekzameno okazos en tri laŭvicaj prelegoj-diskutoj :
  1. La Eŭropaj aspektoj de la Krizo kaj la Eŭropaj institucioj. Verda perspektivo sur felietone disvolviĝanta tragedio – komedio.
  2. La longdaŭra ekologia kadro de la nunaj krizoj. Kie ni diskutos pri monda pli-varmiĝo kaj tro-ekspluatataj resursoj kaj iliaj artikado kun la ekonomia krizo.
  3. Vojoj al daŭrigebla evoluo : Verda ekonomio, nova Industria Revolucio... Interalie ni ĵetos malnaivan rigardon sur la proponojn de la Verdaj Partioj kaj de kelkaj aŭtoroj, aparte Jeremy Rifkin.

Seminario : VEG(ETAR)ANISMO

  • Ŝtonĉjo (Pierre Soubourou) ŝatas bestojn, estas vegano, aktivas en TEVA kaj SAT-Vegetara-Sekcio.
  • Vegetarismo kaj veganismo - ĉefa finlukto, por ke ne estu uloj kiuj valoras pli ol aliaj
  • Antaŭe uzitajn kiel maŝinoj aŭ veturiloj, la industria revolucio forĵetis ilin for el niaj okuloj kaj igis ilin kvazaŭ manĝaĵfabrikoj aŭ almenaŭ spektaĵoj. Plue klariĝos ke la antikvaj dioj ne malaperis, ĉar oni uzas tiujn pri kiuj temas la prelego, por magie transdoni sanigajn virtojn al kuraciloj.
  • Tiu prelego elvokos pri ne tre konata, tamen ĉiama filozofia lukto de tiuj, kiuj respektas la vivon kontraŭ tiuj kiuj sklavigas bestojn, homajn aŭ nehomajn. Unuflanke persona lukto, ĝi ankaŭ estas socia lukto de individuoj kontraŭ granda, poluanta industrio kaj ĝia reklampovo, sed ĉefe kontraŭ sociaj tradiciaj antikvaĵoj, kiuj ambaŭ manipulas la homan penson.

Seminario : PIRATOJ TRANS OCEANOJ

  • Marco van Hulten, doktoriĝanto pri oceanografio/klimatologio al Nederlando, prezentos du prelegojn :
  1. Piratpartio estas politika partio, kreita en Svedio, kiu kreskas tutmonde. Celo de piratpartioj estas havi malfermitan informsocion en kiu ne ekzistas limigoj por krei, ŝanĝi kaj distribui informojn kiuj taŭgas por la kreskado de scienco, kulturo kaj teknologio. Nun du seĝoj en la Eŭropa Parlamento estas okupitaj de du membroj de piratpartio el Svedio, ligita kun Verduloj-ELA. Marco prelegos pri la fundamentoj de la partio, la motivoj de piratoj kaj la celata estonteco : socio de libera informo kun fortaj civitanorajtoj kaj transformo al pli bona demokratio.
  2. Oceano estas grava parto de la klimatsistemo, ĉar ĝi transformas multe da karbondioksido en oksigenon per fotosintezo. Marco eksplikos kiel tiu procezo rilatas al nia klimatsistemo. Dum la lastaj dudek jaroj sciencistoj ellaboris ideojn kaj eksperimentojn por rapidigi fotosintezon en la oceano kun la celo redukti la kvanton de karbondioksido en nia atmosfero. Unu el tiuj ideoj estas fekundigo per fero aŭ aliaj nutraĵoj. Kvankam
    kelkaj eksperimentoj montras ke la procezo de fotosintezo povas esti
    rapidigita, finfine tio tute ne helpas repuŝi la koncentriĝon de karbondioksido. Kiel ni ĉiuj scias, la plej bona maniero solvi ĉi tiun
    problemon estas ĉesi bruligon de subtera karbono.

KURSO 1

  • Modera Esperanto-kurso, ĉirkaŭ 3 horojn antaŭtagmeze
  • Se vi ankoraŭ ne parolas, sed jam posedas la bazojn de la lingvo, estu bonvena ! Same bonvenas tiuj, kiuj jam legas kaj skribas Esperanton, sed al kiuj mankas parolpraktiko.
  • Komence ni traktas facilajn temojn (sinprezento, familio, profesio, urbo, lando) ; poste ni legos mallongajn tekstojn (ne ĉiam tre facilajn !) pri iu temo (lingva situacio en la mondo, ekologiaj problemoj, historio de la E-movado) kaj fine ni diskutos surbaze de tiuj tekstoj. Samtempe ni faros ekzercojn pri gramatiko kaj vortfarado.
  • Nina estas rusdevena francino, doktoro pri lingvoj kaj literaturo, gvidis en Greziljono kursojn plurfoje kaj ĉiunivele.

KURSO 2

  • Modera Esperanto-kurso, ĉirkaŭ 3 horojn antaŭtagmeze
  • LUDU ni por PAROLI iomete, multe, pasie ! Simpla, parola komunikado ĉiutaga en etoso ĝoja, ludema kaj feriema
  • Jean-Luc proponos al vi ludojn tre diversajn por instigi vin paroli pli kaj pli : rakontoj ; divenoj ; puzloj ; poezio ; enigmoj ; tabuaj vortoj ; priskribo de bildoj, krei rakonton. Eblas ludi sole, aŭ skipe, aŭ grupe. Mi celas simplan, ĉiutagan komunikadon ; en etoso ĝoja, ludema kaj feriema. Okaze de ludoj, aŭ post peto, gramatikaj punktoj estos pritraktataj. Ĉiu ludo estos ankaŭ okazo por lerni novajn vortojn.
  • Se vi, pli malpli, uzas skribe la bazajn regulojn kaj ankoraŭ ne kuragas paroli, tiu "paroliga kurso" estas por vi !

Aktivaĵo : EKO-TURISMO

  • Provizore
  • Biciklaj kaj piedaj promenoj en la ĉirkaŭaĵo de Greziljono kaj en ties propra parko
  • Por bicikli, vi bezonas kunporti vian propran biciklon, por piedmigradi sufiĉas leĝeraj ŝuoj aŭ sandaloj, por geo-kaŝado necesas via birilo, en la parko mem vi povas kunporti nian gvidlibreton pri loka flaŭo kaj flaŭno.
  • Celoj : Verda Vojo de nia antaŭa fervojlinio, vizito de proksima dolmeno, trovo de 2 proksimaj trezoroj en geo-kaŝejoj per via birilo

Aktivaĵo : TEATRO

  • Mi invitas vin fari teatron ! Mi proponas al vi mallongajn teatraĵojn (skeĉojn) por ĉiuj lingvaj niveloj.
  • La spertuloj de la lingvo estas bonvenaj, sed same la komencantoj trovos plezuron teatrumi. La teatro estas tre bona distro, sed ankaŭ bonega metodo por studi la lingvon ! La teatraĵetojn ni povos prezenti la lastan vesperon antaŭ la aliaj ĉeestantoj.
  • Nina doktorighis pri teatro, dum multaj jaroj ludis en amatora teatro kaj poste gvidis studentan teatron en universitato en Rusio.

Aktivaĵo : KANTU ni !

  • Jean-Luc celas valorigi la francan popkantaron al francaj kaj eksterlandaj esperantistoj. Akompanante sin per propra piano, li proponas al vi kanti simple por la plezuro, uzi la lingvon en gaja kaj neordinara etoso. Temas pri unuvoĉaj kanzonoj similaj al tiuj, kiujn vi kantas en via banĉambro.
  • Kion kanti ? Kanzonojn en Esperanto, popajn kaj tradiciajn, ekz. francajn famaĵojn kiel Natali´ de Becaud;La biletist’ ĉe Lilak’´ de Gainsbourg ; La sudo´ de Ferrer,La pluvombrelo´ kaj La kaptado de l'papili'´ de Brassens,Kunprenu min´ de Aznavour aù pli tradiciajn : La krokodilo´ tradukita de Lidja Zamenhof,Dancu´ tradukita de Claude Piron, La nizoj´ kajLernu nun´ de Jomo, Tumbalalajka´ ... [fr] {{Activité : CHANTONS !}} -* {{Jean-Luc}} présente un répertoire de chansons de variétés françaises aux espérantistes français et étrangers. S’accompagnant au piano, il propose de chanter simplement, pour le plaisir d’utiliser la langue dans une ambiance gaie et inhabituelle. Il s'agit de chansons à une voix comme ce que vous chantez dans votre salle de bains. -* Au menu ? Des chansons de {{variété}} toutes en espéranto, par ex.Nathalie´ de Bécaud ; Le poinçonneur des Lilas´ de Gainsbourg;Le sud´ de Ferrer ; Le parapluie´ etLa chasse aux papillons´ de Brassens ; Emmenez moi´ d'Aznavour; mais aussi des plus {{traditionnelles}}:La krokodilo´ traduite par Lydia Zamenhof, Dancu´  traduite par Claude Piron,La nizoj´ et Lernu nun´ de Jomo,Tumbalalajka´ ...

Aktivaĵo : DANCU ni !

  • Unufoje tage, Jean-Luc proponos al vi linidancojn. Oni dancas ilin unuope, en vico, kaj samtempe ĉiu same paŝas.
  • Linidancoj devenas el Usono laŭ kamparana, bovista stilo ; aliaj estas modernaj kaj danceblaj en dancejoj ("madison") ; aliaj estas popstilaj. Laŭ la ĉeestantoj, la ritmo estos pli aŭ malpli rapida.
  • Linidancoj estas tre facile lerneblaj kaj post iom da trejnado venas plezuro danci grupe laŭ la ritmo.


PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono

  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo.
  • Por taksi la prezon, klaku sur le butonon "RE-KALKULI" post nura elekto de ĉambro, indiko de aĝo kaj nombro de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
    • Ĉioinkluziva prezo por kompleta restado de sabato (vespermanĝo) ĝis sekva sabato (tagmanĝo) : inter 279 kaj 459 € (tendejo 239 €)
    • Redukto de 5% validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ komenco.
    • Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-36 €, kampadejo 3 € ; matenmanĝo 4 €, tagmanĝo 10 €, vespermanĝo 9 €, kurso kaj programo 70 € semajne.

Responsulo kaj teamo  : Ŝtonĉjo (Pierre Soubourou) , Xavier Godivier, Sunjo Cash, Ronan Le Corre

Partoprenas  : Alfred Kobina, André, Anne & Helmut, Anne-Emilie, Claude & Véronique, Christophe, Chrystelle, Dominique, Dominique & Yves, Emmanuel & Fanny & Octave, Francis Fiifi, Giti, Jacqueline, Jean-Luc, Juanita, Manfred, Marco & Jasmijn, Marie, Marie-Françoise, Marie-Thérèse, Maximilian, Michael, Michèle, Nina, Ronan, Sunjo, Ŝtonĉjo & Libnjo, Sylvain, Sylviane, Wolfgang & Charlotte ...

Loĝlokoj de tiuj partoprenantoj (kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie) :
DE : 06118 Halle, 34128 Kassel, 48565 Steinfurt, 79194 Gundelfingen, GH-Teshie Accra, IR-Tehrano, NL-3523 PE Utrecht ; FR : 01390 Monthieux, 09000 LeBosc, 09240 Cadarcet, 13140 Miramas, 16460 Bayers, 24750 Boulazac, 24330 Bassillac, 29600 Morlaix, 31400 Toulouse, 33000 Bordeaux, 35000 Rennes, 35470 Bain de Bretagne, 35700 Rennes, 37000 Tours, 37700 Saint Pierre des Corps, 42230 Roche-la-Molière, 44600 St Nazaire, 59130 Lambersart, 63120 Sainte Agathe, 64000 Pau, 75018 Paris, 76000 Rouen, 91120 Palaiseau, 93300 Aubervilliers

Raportoj de partoprenintoj 2012
Resumeto pri la alternativa semajno, ĉefe pri la enhavo de la prelegoj.
 Kiel en la aliaj semajnoj, okazis kursoj, teatrumado kaj kantado. En ĉi resumo, mi skribis ĉefe pri la aktivaĵoj specifaj pri tiu semajno, precipe prelegoj. Tiuj notoj estas ordigataj laŭ tempo.
 En la unua tago, post sinprezentado de partoprenantoj kaj prezentado de aktivaĵo ĉe la Eŭropa parlamento de Manfred Westermayer, oni diskutis pri plibonigi la TTT-ejon de AVE. La ĉefaj celoj estis allogi kontribuojn kaj legantojn.
 Marco van Hulten (el Nederlando) prezentis la piratpartion kaj ĝiajn celojn pri ŝanĝo en la leĝoj pri kopirajto. Pri libera programaro, oni komencis diskuti, sed tro malmulte laŭ mia deziro.
 Emmanuel Debanne prezentis la partion EDE (Eŭropo Demokratio Esperanto), ĝiaj celojn kaj ĝiajn balotajn filmetojn. Eble la plej diskutita afero estis la demando : Ĉu utilas partio kies programo temas preskaŭ nur pri lingvo. Ankaŭ estis pridiskutitaj la sinsekvoj de la balota regularo (kiel rilatas regionoj kaj kandidatoj, kiel oni atribuas seĝojn laŭ nombroj da voĉdonoj, kaj tiel plu).
 Marco ankaŭ parolis pri la sinsekvoj de la kresko de la kvanto de karbon-dioksido en la oceanoj, kaj eksperimento per kiu oni celis plialtigi la kvanton de planktono (vegetaĵetaro, algoj nur videblaj per mikroskopo) por konsumi la karbon-dioksidon. Oni konkludis, kiel mi supozis, ke la rezulto estas ne kontentiga.
 Michael longe parolis pri la nunaj ekonomiaj krizoj. Eble la plej longa parto estis komparo inter la krizo pri la malveraj hejmaj pruntoj kiu eksplodis somere 2007 kaj la krizo de 1929. El aliaj aferoj, li klarigis la financajn ilojn per kiuj la krizo de 2007 komenciĝis.
 Manfred ankaŭ mallonge parolis pri plastaj rubaĵoj troveblaj en la oceanoj kaj kiel ili cirkuladas.
 Manfred ankaŭ prezentis argumentojn kontraŭ atomenergio, elektitaj el libreto eldonita de germana kooperativo, kiu enhavas « 100 argumentoj[n] kontraŭ atomenergio ».
 Marie Thérèse prezentis la libron de André Cazetian « Urboj por ŝanĝi la mondon », kiun ŝi tradukis el la franca. La libro rakontas la politikajn provaĵojn (kaj sukcesojn) por plibonigi la vivojn de la loĝantaro, malgraŭ ekonomikaj malfacilaĵoj.

Christophe

La Asocio de Verdaj Esperantistoj (AVE) estis invitita partopreni en la Alternativa Semajno. Jen mia ĝenerala komento :
Entute estis tre bona sperto en mirinda ĉirkaŭaĵo de la Kulturdomo Grezijon, kaj dank’ al bona organizado kaj tre bongusta prezento de plejparte vegana manĝaĵo ni ĉiuj bonfartis kaj interkonatiĝis. Mirinde ankaŭ estis la filmo pri la antaŭ-milita esperantista vivo tie. <>
Manfred
Jen resuma raporto pri tiu semajno, skribita de Manfred Westermayer
Jen opinioj/bilancoj pri ĉiuj someraj semajnoj 2012