Tomasz Chmielik : tradukado de verkoj de Privat

 NB : Tradukado okazintus kiel kurso de 3a grado
 dum la staĝo AŬTUNE dum la francaj ferioj
 de la 26a de oktobro ĝis 2a de novembro 2013.

 NB : Tradukado jam okazis kiel kurso kajaŭ postkursa aktivaĵo
 en la 3 someraj semajnoj de la 17a de julio ĝis 7a de aŭgusto 2010.

Tomasz Chmielik (1957) Pollando

 Esperantisto de 1972. Li studis germanistikon kaj polan filologion en la lublina Universitato Maria Curie-Skłodowska. Post la studofino (1981) instruisto de germana lingvo en la liceo en Świdnik apud Lublin, kie li loĝas. Ĉi-jare emeritiĝinta.
 El multaj lingvoj li tradukis beletron, kaj ĉefe verkojn de H. Krall, A. Szczypiorski, J. Korczak, F. Dürrenmatt, D. Ugrešić, S. Beckett, G. Kanovič, Ŝ. Aŝ, I. L. Perec, ankaŭ ĉiujn romanojn kaj rakontojn de la juda nobel-premiito I. B. Singer. Libroforme aperis liaj tradukoj de La lada tambureto (2000) de G. Grass, Ebono (2001) de R. Kapuściński, Alia Venecio (2006) kaj Mediteranea breviero (2007) de P. Matvejević, Reĝo Maĉjo la Unua (2009) de J. Korczak, samjare aperis ankaŭ sub lia redakto kaj en tradukoj Podlaĥia Antologio, kiu enhavas tekstojn de 70 poetoj skribantaj pole, beloruse, ukraine, litove kaj vivantaj en Bjalistoko kaj Podlaĥio.
 Inter 1987-2007 li kolektis kaj ordigis la franclingvajn artikolojn de E. Privat.

Kuntraduku franclingvajn artikolojn de Edmond Privat (1879-1962) al Esperanto !

 En somero 1990, dum mia vizito al la Urba Biblioteko en La Chaux-de-Fonds, mi trovis la celon por esploroj pri-Privataj. Claude GACOND alportis kelkdekon da kovertegoj, kiuj entenis miksite franclingvajn artikolojn de Edmond PRIVAT, kaj tiu de la fotokopiaĵoj. La fotokopia kolekto migris al Pollando, kie dum ses jaroj mi enkomuptiligis la haveblajn artikolojn. De tiam la tuta kolekto troviĝas sur malmolaj diskoj. Sed ordigante ĉi artikolojn mi rimarkis multajn mankojn. Tio instigis min al novaj serĉadoj dum miaj sekvaj vizitoj al CDELI kaj Svislando. En La Chaux-de-Fonds mi povis konsulti la jarkolektojn de la tri revuoj, kun kiuj estis kunlaboranta Edmond Privat : La Sentinelle, La Coopération kaj L’Essor. La mankantajn artikolojn el Le Droit du Peuple, Le Travail, Le Coopérateur genevois kaj La Cooperazione mi povis akiri fotokopie ĉe la Svisa Nacia Biblioteko en Berno. Rimarkindas ĉi tie gravega helpo de Claude Gacond, kiu subtenadis min dekomence kaj dum la postaj jaroj ne nur mone, sed ankaŭ konsile, instige kaj kuraĝige, ĉar estis momentoj, kiam mankis pacienco, kaj mi volis ĉesigi tiun laboregon.
 Post iel-tiela kompletigo mi preparis la artikolojn el la nomitaj revuoj por multobligo en formo de kajeroj. Por ĉiu titolo ekzistas du kolektoj : la granda kun aldonitaj indeksoj persona kaj tema. Ĝi celas verajn esploremulojn. La malgranda estas simple legolibrego kaj haveblas sur malmolaj diskoj en la formato PDF.

  • La artikoloj el La Sentinelle aperadis de januaro 1920 ĝis novembro 1956. La granda kolekto „duonjara” (1920-1956) entenas 74 kajerojn kun la artikoloj ordigitaj laŭ monatoj. Al tio aldoniĝas la sama nombro da indeksoj persona kaj tema. La malgranda kolekto „kvaronjara” konsistas el 148 volumoj kun 11 490 paĝoj.
  • La artikoloj el Le Droit du Peuple estis publikigitaj de junio 1919 ĝis junio 1935. La granda kolekto „duonjara” (1919-1935) havas 34 kajerojn kun la artikoloj ordigitaj laŭ monatoj. Al tio aldoniĝas la sama nombro da indeksoj persona kaj tema. La malgranda kolekto „kvaronjara” konsistas el 65 volumoj kun 6 317 paĝoj.
  • La artikoloj el Le Travail aperadis de aprilo 1922 ĝis januaro 1935. La granda kolekto „duonjara” (1922-1935) entenas 27 kajerojn kun la artikoloj ordigitaj laŭ monatoj. Al tio aldoniĝas la sama nombro da indeksoj persona kaj tema. La malgranda kolekto „kvaronjara” konsistas el 52 volumoj kun 5 080 paĝoj.
  • Ekzistas du surpaperaj kolektoj de la artikoloj el La Coopération kaj Coopération, aperintaj de januaro 1921 ĝis decembro 1949 kaj de januaro 1950 ĝis julio 1962. La granda kolekto „jara” (1921-1922, 1930-1949, 1950-1962) havas 35 kajerojn kun la artikoloj ordigitaj laŭ monatoj. Al tio aldoniĝas la sama nombro da indeksoj persona kaj tema. La malgranda kolekto „jara” konsistas el 35 volumoj kun 3 457 paĝoj. Ambaŭ kolektojn franclingvajn kompletigas la kolekto itallingva. Ĝi enhavas la artikolojn, kiuj aperadis en La Cooperazione de marto 1930 ĝis februaro 1960 kaj formas la malgrandan kolekton „jaran” (1930, 1932, 1934-1937, 1939, 1940-1960). Ĝi estos eldonita nur kiel legolibrego sen indeksoj. Tiuj ĉi artikoloj estas tradukoj el la franca lingvo.
  • La artikoloj el Le Coopérateur genevois estis publikigitaj de januaro 1929 ĝis decembro 1944. La granda kolekto „jara” (1929-1944) entenas 16 kajerojn kun la artikoloj ordigitaj laŭ monatoj. Al tio aldoniĝas la sama nombro da kajeroj kun la indeksoj persona kaj tema. La malgranda kolekto „jara” konsistas el 16 volumoj kun 1 752 paĝoj.
  • Nun mi estas prilaboranta la kolekton de L’Essor. Ekzistos du surpaperaj kolektoj de la artikoloj, aperintaj de junio 1916 ĝis majo 1962 (ankaŭ en la sama revuo sub la alia titolo Le Nouvel Essor (1927-1933), La granda kolekto „jara” (1916-1919, 1931-1932, 1934-1962) havos 29 kajerojn kun la artikoloj ordigitaj laŭ monatoj. Al tio aldoniĝos la sama nombro da kajeroj kun la indeksoj persona kaj tema. La malgranda kolekto „jara” konsistos el 29 volumoj. La unuajn kajerojn kompletigos aro da artikoloj pri la problemo de lingvo internacia, ĉar tiu diskuto komenciĝis en L’Essor jam en 1906 per la artikolo de Adolphe Ferrière, kaj daŭrigis ĝin aliaj antaŭ kaj post la 2a mondmilito. En la lastan kajeron estos metitaj la omaĝaj artikoloj, kiujn post la morto de Edmond Privat skribis liaj kolegoj kaj kunlaborantoj el la redakcio de L’Essor.
  • Mi volus daŭrigi miajn esplorojn por kompletigi la Privatajn artikolojn, publikigitajn de 1916 ĝis 1919 en gazetoj francaj, svisaj, polaj, germanaj kaj usonaj. Ili aperos en la aparta volumo. Al tio aldoniĝos alia volumo kun artikoloj, kiujn Privat skribis de 1920 ĝis 1962 por diversaj svisaj revuoj krom tiuj, kun kiuj li estis kunlaboranta regule.

 Ni ne forgesu, ke kiel ĉefredaktoro de Esperanto (post la morto de Hector Hodler) li skribis multajn artikolojn en la Zamenhofa lingvo por ĉi tiu revuo. Tiu volumego pli-malpli pretas.
 Kiel vi vidas, la franclingva artikolaro de Edmond Privat formas unikan kronikon de mondaj eventoj kaj eksterordinaran raporton pri diversaj facetoj de la svislanda kaj internacio vivo dum preskaŭ 60 jaroj. Tio estas lia opus magnum. El tiuj miloj da artikoloj mi elektis 1000 artikolojn kun daŭra historia valoro. Mi volus prepari en Esperanto trivoluman eldonon kun akompanaj notoj kaj komentoj.
 Mi bezonas helpon de franclingvaj esperantistoj. Tiu kursego pri tradukado de Privataj artikoloj komenciĝu ĉi-jare en Greziljono kaj estu daŭrigata dum la sekvaj du jaroj, tiel ke post 3 jaroj povu aperi tri volumoj kun la elektitaj artikoloj de nia granda pioniro. Mi pretas ankaŭ kunlabori rete kun miaj gekursanoj dum la tuta jaro kaj renkontiĝi kun ili dum miaj someraj kursoj en la greziljona kastelo. Mi do invitas ĉiujn, kiuj ŝatas traduki, kiuj volus en gruplaboro plifortigi siajn lingvokonojn. Mi jam preparis 500 artikolojn, kiujn mi opinias gravaj kaj plu aktualaj. Ni komencu per ili kaj antaŭenigu nian traduklaboron iom post iom. Ne forgesu kunpreni vortarojn kaj helpilojn, kiujn vi bezonos.

 Por danki vian laboron mi agrabligos vian restadon pri du prelegserioj. Unu koncernos la vivon kaj verkon de Edmond Privat. Kaj la alia invitos vin al agrabla migrado tra la parko de la Esperanta literaturo. De kelkaj jaroj mi prelegas en la Interlingvistikaj Studoj ĉe la poznana Universitato Adam Mickiewicz ĝuste pri la historio de Esperanta literaturo kaj kun granda plezuro mi gvidos vin dum tiu migrado.
 Mi povas ankaŭ prelegi pri la juda klezmera muziko kaj aŭdigi por vi la plej bonajn pecojn ankaŭ en la Zamenhofa lingvo !

 
 

 Kontaktoj kun s-ro Tomasz Chmielik
 loĝadreso : ul. Jarzębinowa 3/30, PL.-21-40 ŚWIDNIK, Pollando
 retadreso : tchmjwp.pl
 telefono : +48 81 468-16-25