Esperanto en Artoj (2018-jul-21/27)

30-a Internacia Esperanto-Konferenco de OSIEK
laŭ la temo Esperanto en Artoj
de sabate 21-a de julio ĉ. 18h ĝis vendrede 27-a de julio 2018 tagmeze
Prelegoj, diskutoj, atelieroj
 
Paralele : 3-a parto de la Maratona Esperanto-kurso (ĉ. 7-12-18 tagoj)
de lundo, 9-a de julio, ĝis vendredo, 27-a de julio 2018

ENHAVO

 
 

  • IEK de OSIEK
    • Sabate : Alveno, posttagmeze instaliĝo, 18h interkona vespero
    • Dimanĉe matene : 9h Malfermo. Prezento de kandidatoj por premio. 10h30 Prezento de le Ejo
    • Lunde ĝis ĵaŭde matene : Prelegoj je 9h kaj 10h30, je 18h aŭ 20h
    •  Vendrede matene : 9h Asembleo de OSIEK
    • Dimanĉe ĝis ĵaŭde posttagmeze : Ekskursoj, promenoj, libera programo, ekstertemaj prelegoj
    • Sabate ĝis ĵaŭde vespere : Libera programo, eble koncerto, filmo, projekciado

  • KURSOJ
    • Perla Mielo (Hungarujo) Paroli Esperanton bele kaj elegante, uzante ĝustan gramatikon : dua periodo de la maratona Esperanto-kurso
    • Mikaelo Bronŝtejn (Rusujo) « Impulso »
    • Nina Korĵenekskaja (Baŝkirujo) Paroliga kurso por progresantoj, laŭdezire per teatrumado
  • AKTIVAĴOJ
    • Catherine Kremer (Loreno) Semajno de ĉiĉeronado en la regiono Anĵuo.
      NB : Tiuj ekskursoj okazos dum la antaŭ semajno 2018-jul-16/22
    • Koncerto de Mikaelo Bronŝtejn kun versoj kaj historietoj
    • Aly N’Daw (Senegalo) Prelegproponoj : Paco en la mondo, la paco komenciĝas en la koro + Senegalo nuntempe, tradicio kun moderneco +​ Volofo kaj Fulo​, lingvoj kaj etnoj de Senegalo + ​realigo de arabaj kaligrafiaĵoj + sekreta temo
    • Mikaela Savignat-N’Daw (Reunio) Prelegproponoj : Sufismo por komencanto + Klasigo de libroj en Urba Biblioteko : kiel trovi libron +​ Skype por grupo kun Aly + Kio por vi estas la insulo Reunio ?
    • Nina Korĵenekskaja (Baŝkirujo) Prelegproponoj pri pentrarto (Surrealismo kaj Salvador Dali, Kubismo kaj Pikaso, Historio de la rusa pentrarto) kaj pri ŝiaj vojaĝoj (SriLanko, Kenjo, Tanzanio)
    • Perla Mielo (Hungarujo) Muziki komune
    • Eko-turismo : individuaj aŭ gvidataj promenoj en la ĉirkaŭaĵo
    • Libroservo surloke, vidi la liston

PRELEGOJ de la IEK
 
  • Lundon (9h, 10h30, 18h)
    • Maria Butan : LA PEJZAĜO KAJ ĜIA INFLUO SUR NIN. Kial la homoj “konstruis” pejzaĝojn ? Kiu estas la funkcio de ĝardenoj ? Kiel ni reagas antaŭ pejzaĝo ? Kial kaj kiel ĝi influas nian animstaton ?
    • Perla Mielo : MUZIKAJ FAKVORTO EN ESPERANTO. Historia trarigardo de la muzika terminaro ; klarigo pri ĝia rolo ; komparo de diversaj fontoj de la esperantigitaj fakvortoj ; praktika prezentado per piano
    • Mikaela Savignat-N’Daw : temo elektebla
  • Mardon (9h, 20h)
    • Floréal Martorell : HISTORIO de EUROKKA kaj VINILKOSMO. Prezento per lumbildaro pri ilia kronologia historio kaj ilia evoluo dum la preskaŭ 30 jaroj de ekzisto. Demonstro kiel aŭskulti la katalagon de Vinilkosmo elsendflue tra ĝia ABONKLUBO kaj kiel uzi la muzikan retejon de Vinilkosmo.
    • Paŭlo Kozsuch : SANKTA JAKOBO. Bildoj kaj pensoj pri la pilgrimvojo de Sankta Jacobo
  • Merkredon (9h, 18h)
    • Mikaelo Bronŝtejn : ESPERANTUJO – AMATA TERO ! Fascina rakonto pri rus-esperantaj bardoj, nekonataj por la alilanda publiko. La rakonton ilustras videoj, muzikregistraĵoj, fotoj kaj kantado kun la aŭskultantoj.
    • Aly N’Daw : temo elektebla
  • Ĵaŭdon (9h, 10h30, 19h)
    • Horst Vogt : TRADUKARTO. Multaj literaturaj artverkoj tradukiĝis en Esperanton. Se traduko bonas, ankaŭ la esperanta versio de la tradukita verko kreis artaĵon. Mi volas esplori, ĉu la traduklaboro mem estas speco de arto.
    • Lorenzo Tomezzoli : VARIETEAJ DANCIGAJ KANTOJ EN ESPERANTO Grupeto el Suda Burgonjo kreas varietean muzikon, jam de pli ol 4 jaroj. Mi prezentos la historion de tio, kaj kelkajn kantojn sub formo de videaĵoj.
    • Mikaelo Bronŝtejn : KONCERTA PROGRAMO kompilita el la originale verkitaj kantoj kaj poemoj.

Kurso : « Impulso »
 

  • Mikaelo el la rusa urbo Tiĥvin estas esperantisto ekde 1962, mondfama tradukisto, verkisto, poeto, bardo, kantisto. Li verkis kaj tradukis dudekon da libroj, kelkcent poemojn kaj kantojn. Li estis iam prezidanto de Sovetia Esperantista Junulara Movado kaj gvidis la artajn programojn en UK-oj. La lastajn jarojn Mikaelo regule turneas en Eŭropo kun kultur-historiaj prelegoj kaj koncertoj. Li havas grandan sperton pri instruado de Esperanto, speciale por lingvaj perfektemuloj kaj tradukistaj kursoj kun diverslingva partoprenantaro.
  • Pri la kurso : La lastajn 9 lecionojn el mia libro Mamutido Miĉjo, mi uzas por paroligi postkomencantojn. Helpe de mia fabelo Pri Diko, Dinjo kaj aliaj estaĵoj kaj kelkaj kantoj ni aliros gramatikaĵojn, bezonatajn por bona nivelo. Ni legu kaj parolu. Ni diskutu pri la principo de sufiĉo kaj neceso, difinita artikolo, akuzativo, participoj, aspektoj de la verbo ktp. Ni kantu kune. Ni provu verki. Ĉio-ĉi donu al vi impulson por profundiĝo en Esperanton.

Kurso : ESPERANTO

  • Paroli Esperanton bele kaj elegante, uzante ĝustan gramatikon
  • Se oni asertas, ke Esperanto estas bela kaj facila - almenaŭ relative facile alproprigebla - lingvo, oni pruvu tion per modela prononco kaj ĝusta uzo de la gramatikaj reguloj. Tiucele la instruisto faros parolekzercojn kaj diverstemajn prelegetojn, post kiuj oni rajtos korekti la erarojn de la parolinto. Nia instruisto emfazas la gravecon de la akuzativo, ja ĝi ebligas la liberan vortordon. Sed ne timu, tamen literaturo kaj humuro ne mankos en ŝiaj lecionoj. Nia instruisto adaptiĝas al la nivelo de siaj lernantoj.
  • Perla eklernis Esperanton en 1980, diplomiĝis pri ĝi en la budapeŝta universitato ELTE kiel mezlerneja instruisto pri Esperanto. Tiu estas ankaŭ ŝia hejma lingvo kun sia edzo el Kubo. Krom ŝia laboro en muziklernejo, ŝi preparas plenkreskulojn por akiri diplomon en ŝtata lingvoekzameno pri Esperanto en meza nivelo.

Aktivaĵo : MUZIKI

  • Ni formas etan muzikgrupon. Kelkaj el vi kunportos siajn muzikinstrumentojn. Oni povas uzi diversajn objektojn, eĉ la propran korpon kaj ne nur la manojn.
  • Perla proponos certajn muzikaĵojn. Ni certe havos emon kaj talenton pri improvizado. Eble ni povos ankaŭ ludi kun la kantemuloj.
  • Perla Mielo, hungarlingve Mézes Gyöngyi, jam 5-jara evidentiĝis muzika talento kaj kantis sur podio, poste komencis pianludi. Ŝi diplomiĝis en Budapeŝto kiel artmuzikisto pri perkutinstrumentoj kaj ĉiuj postaj postenoj ŝiaj rilatis al muziko.

Aktivaĵo : EKO-TURISMO

  • Gvidata promeno tra la kastela parko kaj arbaro laŭ nia gvidlibreto pri la loka flaŭro kaj faŭno de Greziljono.
  • Individua promeno, piede aŭ bicikle, sur la nova Verda Vojo kiu laŭas Greziljonon aŭ laŭ tiuj cirkvitoj regionaj.
  • Vizito de proksima dolmeno de la Kovrita Ŝtono.
  • Trovo de proksimaj trezoroj laŭ geo-kaŝejoj per via birilo.
  • Turismaj ekskursoj duontagaj ĉirkaŭ Baugé per via ekologia veturilo

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo. Por taksi la prezon, sufiĉas indiki la aĝkategorion, ĉambron kaj nombron de noktoj.
  • Prezo ekde 9 € tage (kurso kaj aktivaĵoj, tendejo, memzorganto). Reduktita prezo pri manĝoj, kursoj kaj aktivaĵoj por infano, adoleskanto aŭ homo kun modestaj rimedoj.
  • Ĉioinkluziva prezo por la restado du plenkreskulo dum 7 tagnoktoj, inkluzivante la tranoktojn, manĝojn, kursojn, aktivaĵojn : inter 279 kaj 472 € (tendejo 246 €).
  • Redukto de 5% je la ĉioinkluziva prezo validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 2 monatojn antaŭ la komenco.
  • Klaku ĉi tien por aliĝi. Ĉiuj niaj tarifoj tie. Por alia tarifo, bv. kontakti nin.

Teamo : Xavier Godivier, Thierry Charles


Aliĝintoj  : Andreas, Benoit, Catrien, Edgar & Paola, Eric & Françoise, Evelyne, Flo & Françoise, Gérard, Horst, Jeannette, José Miguel & Ana, Karlo & Lala, Lorenzo, Mareje, Maria, Martien, Mikaela & Aly, Mikaelo, Nicky, Nina, Paola & Edgar, Paŭlo, Perla, Peter, Pieter, Rolando, Spiŝek, Xavier, Zbignev ...

Infanoj/junuloj kun aĝo  : Mathilde 6, Paula 15

Loĝlokoj de la partoprenantoj  : BE-2160 Wommelgem ; DE-10317 Berlin, 47057 Duisburg, 74523 Schwäbisch Hall ; ES-03110 Mutxamel (Alicante) ; HU-2030 Érd, 5553 Kondoros ; IT-10135 Torino ; MG-101 Antananarivo ; NL-1826 CH Alkmaar, 5612 BH Eindhoven, 5671 EB Nuenen, 5751 KA Deurne ; PL-Varsovio ; RO-300585 Timisoara ; RU-187556 Tiĥvin, 450075 Ufa ; FR-31450 Donneville, 31520 Ramonville Saint-Agne, 35720 Pleugueneuc, 44100 Nantes, 55210 Creue, 59000 Lille, 71700 Tournus, 75020 Paris, 78390 Bois d’Arcy, 97411 Bois de Nèfles Saint-Paul ...

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie.


Foto el 2018

Opinioj de partoprenantoj 2018