Interkant-Kompanoj

Renkonto de Interkant’ kaj kunkantado kun La Kompanoj
de vendredo, 3-a de aprilo je 18h, ĝis merkredo, 8-a de aprilo 2015 je 16h
Korusa kantado, individuaj aktivaĵoj.
Membrojarkunsido de SAT-Amikaro, la 5-an de aprilo 2015

Aktivaĵo : ĤORA KANTADO

  • La koruso Interkant komencas novan projekton, kiu celas prezenti spektaklon post proksimume du jaroj. Se vi volas kanti, teatrumi, danci, ludi muzikilon kaj ĝoji varman etoson, ni bonvenigas vin por kuniĝi kun ni ekde tiu printempa studperiodo. Provi neniel devigas vin engaĝiĝi.
  • Ekzercado matene kaj posttagmeze, de la 4a ĝis 8a de aprilo, (alvenu la 3an de aprilo ĉ. 18h).
  • Korusestrinoj : Maja Mériaux el Bretonujo kaj Zdravka Bojĉeva el Savojo.
  • Kantoj en Esperanto laŭ la kutima repertuaro.
  • Je via aliĝo, marku la radio-butonon "Aliĝo al : Kurso kaj aktivaĵoj".


Aktivaĵo : SURSTRATA KONCERTO

  • Kanti estas socia ago. Longe kantoj akompanis la evoluon de la socia vivo. Homoj kutimis kanti jen sole, jen familie, jen grupe. Ĉu hejme, ĉu surstrate, ĉu laboreje, ne gravis la loko. Okaze de festo, de ceremonio, de funebro, kanzonoj ritmis ĉies emociojn.
  • Instige al reveko de tiu entuziasmiga simpla arto, La Kompanoj proponas repertuaron por surstrate kunkanti. Prepare al la 100a UK en Lillo, La Kompanoj elektis tradukojn de famaj franclingvaj kanzonoj ; jen la listo.
  • FaMo proponas al vi kune staĝi kun Interkant’, legu en tiu paĝo.
  • Ekzercado matene kaj posttagmeze, de la 4a ĝis 8a de aprilo, (alvenu la 3an de aprilo ĉ. 18h).
  • Je via aliĝo, marku la radio-butonon "Aliĝo al : Kurso kaj aktivaĵoj".


Jarkunsido de SAT-Amikaro

  • 9a30 : akceptado (dimanĉe, 5-an de aprilo)
  • 10a - 11a30 : laborgupo pri la revuo
  • 15a - 16a30 : laborgupo pri statutoj de SAT-Amikaro
  • 17a - 19a : plena kunsido : ¾h agadraporto ; financraporto ; 1h¼ raportoj de la laborgrupoj por debatoj kaj rezolucioj por referendumo.
  • NB : Je via aliĝo, marku la radio-butonon en la rubriko : Aliĝo al programo : Mi partoprenas neniun programeron.
  • NB : Ci povas alveni sabatvespere aŭ pli frue kaj forveturi lundmatene aŭ poste.

Aktivaĵo : EKO-TURISMO

  • Gvidata promeno en kastela parko kaj arbaro.
  • Biciklaj kaj piedaj promenoj en la ĉirkaŭaĵo de Greziljono, kiujn vi mem organizas.
  • Por bicikli, vi bezonas kunporti vian propran biciklon, por piedmigradi sufiĉas leĝeraj ŝuoj aŭ sandaloj, por geo-kaŝado necesas via birilo, en nia parko mem vi povas kunporti nian gvidlibreton pri loka flaŭro kaj faŭno.
  • Celoj : Verda Vojo de nia antaŭa fervojlinio, vizito de proksima dolmeno, trovo de 2 proksimaj trezoroj en geo-kaŝejoj per via birilo, plurhora piedmigrado laŭ tiuj cirkvitoj.

PREZO kaj ALIĜO al restado en Greziljono
  • La prezo de via restado kalkuliĝas aŭtomate dum via reta aliĝo.
  • Por taksi la prezon, klaku sur le butonon "RE-KALKULI" post nura elekto de ĉambro, indiko de aĝo kaj nombro de noktoj. Klaku ĉi tien por aliĝi.
  • Ĉioinkluziva prezo por kompleta restado dum 5 tagoj : inter 200 kaj 337 € (tendejo 171 €)
  • Redukto validas por aliĝo kun antaŭpago de 100 € almenaŭ 30 tagojn antaŭ komenco.
  • Ĉiuj niaj tarifoj tie. Ekstrakto : ĉambro 9-38 €, kampadejo 3 € ; tri manĝoj 23 €, kurso kaj programo 10 €, tage.

Responsulo kaj teamo  : Jannick Huet, Bert Schumann, Maja Mériaux, Zdravka Bojĉeva, Valérie Delaire


Aliĝintoj  : Annie, Bruno, Christiane, Christine, Delfin’, Deneza, Denise, Édith, Elisabeth B, Elisabeth G, Éric, FaMo & Muriel, Flora, Françoise G, Françoise N, Geneviève, Gilbert & Françoise, Guy, Jannick & Bert, Jeannine, José Manuel, Laurent & Amapola, Louis, Lucia, Maja, Manjo, Marcelo, Marie-Pierre, Martine, Michèle, Monique, Pierre B, Pierre L, Serge, Simone, Stéphane, Sylvie, Vinko & Claudine, Vito, Zdravka, Zsofia ...

Loĝlokoj de la partoprenantoj  : DE-72076 Tübingen ; FR : 17000 La Rochelle, 18000 Bourges, 19500 Turenne, 22000 St Brieuc, 22190 Plérin, 22140 Bégard, 22200 Guingamp, 22300 St Michel en Grève, 22690 Pleudihen sur Rance, 33880 Cambes, 35510 Cesson Sévigné, 35590 St Gilles, 38120 St Égrève, 38600 Fontaine, 49000 Angers, 49270 Landemont, 49320 St Saturnin sur Loire, 49700 Saint Georges sur Layon, 56000 Vannes, 56450 Theix, 65000 Tarbes, 68180 Horbourg Wihr, 69400 Villefranche sur Saône, 69600 Oullins, 72000 Le Mans, 72230 Arnage, 72350 St Ouen en Champagne, 74330 Sillingy, 74500 Evian les Bains, 75015 Paris, 75018 Paris, 75020 Paris, 81630 Tauriac, 87800 Jourgnac, 90000 Belfort, 93140 Bondy, 94190 Villeneuve-Saint-Georges ...

Afiŝi mapon kun la loĝlokoj de la partoprenantoj.
Kontaktu nin pri kun-veturadokonsultu tie