La ĉi-suban artikoleton sendis Martin Meyer al Varró Attila por aperigo en "Esperanta Ligilo" de majo 2010. Tiu aperis rete en http://libe.narzan.com/ ---------------------------------------------------------- Esperanto, matematiko kaj malnova kastelo Ĉu Esperanto taŭgas por priskribi matematikajxojn? Ĉu matematiko taŭgas por analizi Esperanton? Por trovi respondon al tiaj demandoj ni =Martin Meyer kaj Benno Frauchiger, juna vidula E-isto el Svislando) fine de aprilo vojaĝis al 5-taga seminario "Esperanto kaj matematiko" en la kastelo de Grezijono. Certe vi almenaŭ laŭnome konas tiun Esperanto- Mekaon en Francio. Por ni ambaŭ estis la unua vizito al tiu loko. Ĝi situas en tre ĉarma ĉirkaŭajxo meze de granda tereno, kiel decas por kastelo. Tamen tiu ĉarmo ja havas sian prezon: jam komplikas la alveno. Por atingi ĝin tra la urboj Angers-St-Laud aŭ Le Mans vi devos kapti unu el la maloftaj busoj al la vilaĝo Baug`e. Kiam ni alvenis en Baug`e kun kvaronhora malfruo, nia Grezijona "taksio" jam estis for. Ne konante la vojon al la kastelo ni demandis homon ĉe la apuda merkato pri la aliro tien. Feliĉe virino pretis aŭte veturigi nin, ĉar ja estus ankoraŭ duonhora piediro de la vilaĝcentro. Kvankam temas pri iama kastelo, oni ne atendu multe da konforto. Temas pri ja granda, sed multrilate renovigenda domo tre malbone ŝirmita kontraŭ malvarmo kaj nur parte hejtebla. Por nevidulo orientiĝo en la granda, labirinteca domo cetere ne facilas, nelaste ankaŭ pro la fakto ke pordoj de neuzataj dormoĉambroj preskaŭ ĉiam restis vaste malfermitaj. Grezijono do tute ne estas hotelo, sed simpla staĝejo ne plentempe loĝata de dommastruma personaro. Tio certe ne efikas favore al la ejo. Tamen ni manĝis bonege kaj kompreneble ankaŭ gustumis bonprezajn francian vinon kaj bieron. Certe maloftas en E-ujo prezentajxoj pri natursciencaj aŭ matematikaj temoj. Ĝenerale iom konataj estas tiaj prelegoj dum UK-oj, sed plurtaga seminario? Ni do ege sciemis kiel la temo estos prezentata. "Esperanto kaj Matematiko" - tia titolo ebligas plurajn alirmanierojn. Kiel esprimi matematikajxojn en Esperanto? Kiel analizi E-lingvajn vortojn, esprimojn, frazojn per aplikado de matematika regularo? Ĉefprezentanto de la tuta temaro estis la franca informadikisto Christian Rivieere. Ĉu el via lerneja tempo vi rememoras traktadon de geometrio? Certe vi rilate triangulojn iam aŭdis pri mediano, bisekcianto aŭ alto. Sed tre verŝajne ne ĉiuj el vi konas tiujn E-lingvajn vortojn. Nu, verdire almenaŭ por la du unue menciitaj oni eble prefere uzu pli facile kompreneblajn esprimojn: ekz. por "mediano" mi dirus "latera duonigilo" kaj la "bisekcianton" mi simple nomus "angulduonigilo"; sed ĉie en E-ujo regas PIV-a aŭtoritateco, kiu tamen kelkfoje savis nin el senfinaj leksikaj diskutoj. Inter la matematikaj temoj kiujn ni pritraktis estis pluraj matematikaj teoremoj, kiel la teoremo de Pitagoro, kiun ni diversmaniere pruvis. Ni studis fenomenojn rilate al la ora nombro kaj diversajn aplikadojn de nombroserioj kiel la triangulo de Pascal. Ni tuŝis ankaŭ aliajn temojn el trigonometrio, analitiko kaj logiko, kiujn ni rememoris el lerneja tempo. Sed ĉi-foje ili estis pritraktataj en Esperanto. El lingva vidpunkto estis analizataj krom matematikaj esprimoj ankaŭ la vortfarado en Esperanto kaj la lingva redundanco. Oni parolas pri redundanco kiam sama informo estas plurmaniere transdonata. Eblas distingi inter leksika, sintaksa kaj kunteksta redundanco. Ili troviĝas en ĉiuj lingvoj kaj utilas - eĉ necesas - en la ĉiutaga komunikado cele al bona interkompreno, ekz. kiam la interparolantoj sin erare esprimas aŭ en akustike malfacilaj situacioj. Plie ni priparolis la vortfaradon de Esperanto per kunmetado de radikoj. En kunmetitaj vortoj la antaŭaj elementoj ĉiam precizigas la sekvantan parton de la kunmetajxo. Kiam la kunmeto konsistas el pli ol du radikoj ofte nur la kunteksto permesas decidi ĉu la preciziga parto mem estas kunmetajxo. La fervojisto do ne estas vojisto el fero sed isto pri fervojo. Matematika logikscienco utilas por kategoriigi la diversajn eblajn rilatojn inter frazoj, kiuj povas esti veraj aŭ falsaj, sed tiu afero ĉi-okaze iom tro detaligus nian rakonton kaj al multaj legantoj estus eble "tro seka pano"... Kompense al la kelkfoje iom elĉerpa dumtaga programo, dum la vesperaj horoj ni ĝuis diversajn elpaŝojn: prezentadon de versajxoj kaj muziko per multspecaj instrumentoj, ekzemple klarnetoj de ĉiuj grandecoj inter soprano kaj baso, bastonfluto, sakfajfilo kaj tiel plu. Dum la lasta vespero malfermiĝis la libroservo en la doma biblioteko. Tie oni al mi (Martin) prezentis brajlskriban kajeron. Divenu pri kio temis! Estis eldono (unu el la lastaj pro la milito) de Esperanta Ligilo el novembro 1939, kiun mi grandinterese tralegis. Interalie temis pri diskuto al kiu utilu nia gazeto. Ĉu ĝi prezentu ĝeneralajn informojn aŭ fokusiĝu precipe je blindulaj aferoj. Kvazaŭ ĉiuj esprimiĝis favore al specialaj temoj por neviduloj. La tiama "Ligilo" estis ankoraŭ eldonata de la fama redaktoro Harald Thilander, kies maniero redakti kaj prezenti la revuon tre plaĉis al la plejmulto de la legantaro. Nur eta sed tamen interesa detalo, kiu "fingrofrapis" min: Supre de anonco pri forpaso montriĝis bone palpebla kruco formita el brajlaj punktoj. Tra la tuta revuo kompreneble jam vagadis teruraj ombroj de la wus komenciĝinta dua mondmilito. Nia vojaĝo hejmen al Svislando komenciĝis sufiĉe drame: Ĉar unua de majo estas festotago en Francio, busoj ne veturis. Samtage estis organizita granda bicikla manifestajxo, pro kio kelkaj stratoj estis netrapaseblaj. Aldona ioma malfruiĝo de nia ekveturo devigis nian ŝoforinon iom grandanime interpreti permesitajn rapidecojn... Finfine ni do tamen ĝustatempe atingis nian trajnon en Le Mans kaj hejmvojaĝis sen pluaj problemoj. Mi (Martin) ankaŭ ĉi-okaze ŝatus tutkore danki mian novan E-konatulon Benno Frauchiger, kiu bonege akompanis min kaj praktike sen specialaj klarigoj miaflanke agis plenkonforme al miaj bezonoj. Martin Meyer kun Benno Frauchiger